Ludu

La 694-a E_elsendo el la 20.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia vendreda elsendo ni prezentas laŭvican felietonon el la ciklo Koninda Polo. Ĉi-foje temas pri polino, elstara mikrobiologo Helena Sparrow-Germa, kies vivpasio estis kontraŭbatalado de kontaĝaj malsanoj. Pri tio ŝi science kaj praktike laboris en diversaj landoj.
– En la kulturkronika bulteno ni informas pri la interesaj ekspozicioj en Varsovio kaj en Vroclavo. La unua koncernas la prezenton de la t.n. burĝstila arto, hejma romantiko, alivorte Biedermeier en la ĉefurba Nacia Muzeo, la alia ekspozicio pri la manuskripto de „Sinjororo Tadeo” estas ĝis la 5-a de novembro rigardebla en la vroclava Muzeo de Sinjoro Tadeo.
– La E-komunumaj informoj koncernas la portalon tekstaro.com, la alia rilatas al la nunjaraj gajnintoj de la Biblioteka Apogo Bachrich. Ni raportas krome pri la 11-a Kongreso de Esperanto de la brazila ŝtato San Paulo. Dum ĝi kantis Dirce Sales. Ni ankaŭ povas ĝui en la programo ŝian kanton „Neatendite”
– En nia hodiaŭa programo ni memorigas krome la kanton de Thierry Faverial „Sopiro” el lia KD „La ŝosoj de l’utopi’”.
– La interreta foto akompananta la programinformon rilatas al la informo pri la daŭranta en Varsovio ekspozicio pri arto en Biedermeier-stilo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D