Ludu

La 693-a E_elsendo el la 17.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia marda elsendo ni revenas al la septembra 34-a Studsesio de AIS. Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas prof. Reinhard Fössmeier, kun kiu ni interparolas pri lia kurso rilatanta al formala matematika logiko, historio kaj estonteco de AIS kaj lia propra kariero en la akademio kaj ekster ĝi.
– En la informbulteno ni parolas pri la solenata hodiaŭ Internacia tago de batalo kontraŭ povreco kaj socia ekskludo, pri pli ol unu miliardo da homoj, kiuj ne estas identigeblaj, pri la konstruata en Pollando plej granda en Eŭropo fabriko de aŭtomobilaj elektraj motoroj kaj pri kreskanta turismo en Varsovio.
– Ĉi-lastan informon akompanas kanzono el 1965 pri la varŝavaj knabinoj, kiun kantas Andrzej Tomecki kaj por kiu E-tekston verkis Andrzej Pettyn.
– La sciencbultena temo estas dediĉita al kelkaj aspektoj de la fremdlingva lernado kaj ĉi-rilataj esploroj en Krakovo.
– La interreta foto akompananta la programinformon rilatas al la informo pri la krekanta nombro de eksterlandaj turistoj en Varsovio prezentante popularajn magnetsuvernirojn pri Varsovio kaj Pollando.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D