Ludu

La 687-a E_elsendo el la 26.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La hodiaŭa sonmaterialo referencas al la inaŭguro de la 33-a ARKONES en Poznano, en kiu unue okazis kelkaj emociaj momentoj ligitaj kun la eventoj ĉirkaŭintaj la nunjarajn Interlingvistikajn Studojn.
– Komence ni referencas al la balotrezutoj en Germanio, interparolo de la germana kanceliero kun israela ĉefministro pri kreskanta en la lastaj jaroj antisemitismo en ĉi tiu lando, sidejo de JP Morgan Chase en Varsovio kaj komenciĝo de aŭtunaj forflugoj de la nigraj cikonioj.
– Nia sciencbultena temo rilatas al polo Jan Kędzierski , kiu ektroviĝis inter la plej bonaj eŭropaj inventantoj.
– La akompana al la programinformo interreta foto prezentas junan polan inventanton Jan Kędzierski kaj lian robton por lernado de fremdaj lingvoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D