Ludu

La 674-a E_elsendo el la 05.08.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la biblioteka projekto Patrimonium, kiu ĵus komenciĝis en Pollando kaj al interesa ekspozicio dediĉita al la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski en Vieno.
– Reference al la 102-a UK en Seulo ni prezentas la registritan dum ĝi interparolon kun Maria Belosević el Kroatio, kiu havante plurajn respondecojn dumkongresajn respondecis ankaŭ pro aparta ekspozicio en la kongresa libroservo. Ĝi kaj aliaj kroataj eldonaĵoj lastjaraj estas la temo de nia interparolo.
– Hodiaŭ denove aŭdiĝas nia Leterkesto kun i.a. reagoj je niaj prikongresaj raportoj.
– Nia foto prezentas fragmente la libroservan salonon dum la 102-a UK en Seulo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D