Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 670-a E_elsendo el la 23.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org _Seula UK
– La unua sonraporto el Seulo, el la 102-a UK enhavas superrigardon pri la sabata kaj dimanĉa programoj. En ĝi vi trovas sonbildojn, etajn intervjuojn kun la oficisto de la CO de UEA, Tobiasz Kaźmierski kun kiu ni interparolas pri lia laboro, interesiĝo de kongresanoj pri la ekskursa programo kaj bankedo. Xu Xiaonan el Ĉinio dividas siajn impresojn pri la unuaj momentoj de la 102-a. Sekve korea esperantistino, kiu mem prezentas sin en la interparolo klarigas la ideon de Internacia Pontkunveno por la Unuiĝo de Korea Duoninsulo kaj fine Maria Beloŝević el IKUE mallonge raportas pri la dimanĉaj Ekumena Diservo kaj katolika meso.
– La akompananta nian programinformon foto prezentas unu el pluraj stratfostoj en la kongreseja ĉirkaŭaĵo komunikantaj al la seula publiko pri la okazanta 102-a Universala Kongreso de Esperanto en ilia urbo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Bona raporto. Por tiuj, kiuj ne povas ĉeesti , jen bela okazo por senti la etoson de la kongreso! Ni atendas pliajn aŭdajn scenojn el Seulo! Dankon!
Elkoran dankon pro la sonraportado el la Seula UK! Via parolado pri la tieaj eventoj kaj la intervjuoj kun viaj gastoj helpas al ni — la nepartoprenantoj — ĝui la kongreson. La sonkvalito estas bonega kaj oni preskaŭ sentas sin mem en Seulo eĉ estante milojn da kilometroj for. Do, redankon!. Havu belan UK-on!