Ludu

La 670-a E_elsendo el la 23.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org _Seula UK

– La unua sonraporto el Seulo, el la 102-a UK enhavas superrigardon pri la sabata kaj dimanĉa programoj. En ĝi vi trovas sonbildojn, etajn intervjuojn kun la oficisto de la CO de UEA, Tobiasz Kaźmierski kun kiu ni interparolas pri lia laboro, interesiĝo de kongresanoj pri la ekskursa programo kaj bankedo. Xu Xiaonan el Ĉinio dividas siajn impresojn pri la unuaj momentoj de la 102-a. Sekve korea esperantistino, kiu mem prezentas sin en la interparolo klarigas la ideon de Internacia Pontkunveno por la Unuiĝo de Korea Duoninsulo kaj fine Maria Beloŝević el IKUE mallonge raportas pri la dimanĉaj Ekumena Diservo kaj katolika meso.
– La akompananta nian programinformon foto prezentas unu el pluraj stratfostoj en la kongreseja ĉirkaŭaĵo komunikantaj al la seula publiko pri la okazanta 102-a Universala Kongreso de Esperanto en ilia urbo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D