Ne ĉesas komentoj, reagoj kaj analizoj post la lastsabata terorista atenco en Londono. Polaj politikistoj ne nur sendis la kondolencojn kaj kunsentovortojn. La pola ĉefministro, Beata Szydło diris, ke temas pri laŭvica atenco, kaj laŭvica evento, kiuj devas nin skui, reage je kiu necesas trovi efikan metodon kontraŭbatali terorismon. Ŝi diris: „Ne ekzistas aktuale pli grava afero en Eŭropo ol sekureco, kiu estas tasko por ĉiuj politikistoj, ĉiuj ŝtatoj kaj ni devas unuiĝi. Ne sufiĉas kunsentovortoj, ni devas komenci la kontraustaron rilate terorismon firme kaj forte” – diris Szydło. Pollando konsekvence konstruas sian migropolitikon, kontraŭante la trudan loĝigadon de islamaj enmigrantoj portante helpon al ili surloke, en iliaj loĝregionoj, destininte por ĉi tiu celo jam pli ol 100 milionojn da zlotoj.
El la elsendo 06.06.2017. Legas Barbara – 1’11”