Ludu

La 652-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 23.05.2017:

– La komenca aktualaĵo rilatas al la laŭvica terorisma atenco en Eŭropo, ĉi-foje en Manĉestro, Britio kaŭzinte la pereon de almenaŭ 22 personoj, inkluzive infanojn kaj preskaŭ 60 vunditojn. La sekvaj informoj koncernas esperatan rikolton en la polaj vitejoj kaj bierproduktadon en Pollando.
– La sciencbultenaj temoj rilatas al pola farmaciaĵo kontraŭ akuta medola leŭkemio kaj al novaj esploroj pri specializo de la cerbaj duonsferoj.
– En la hodiaŭa elsendo ni referencas al la antaŭmikrofona renkontiĝo kun sveda esperantisto, populariganto de ĉendanco, Martin Strid, kiu en nia elsendo kantas por ni ĉendancon dediĉitan al D-ro Esperanto, samtempe klarigante kial ĉendanco populariĝu en la E-komunumo. Por informiĝi pli konsultu la paĝon: http://tretis.tone.se/pag.php?jen&lng=eo
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte estas aŭdebla la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Muzike ornamas nian elsendon krome la kanzono „Mia amiko” en la plenumo de Carina.
– La interreta foto akompananta la hodiaŭan programinformon rilatas al la bunto de polaj bieroj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=FLQMflRKWtY