En Hanovro inter la 24-a kaj la 28-a de aprilo nunjare okazas Internacia Foiro de Novumaj Industriaj Teknologioj, Hannover Messe 2017. Nunjare Pollando estas ĝia partnero sub la devizo Smart means Poland. Lastdimanĉe la Foiron komune inaŭguris la pola ĉefministro Beata Szydło kaj la germana kanceliero Angela Merkel. La polan registaran delegacion reprezentis krom la ĉefministro, vicĉefministro, ministro pri evoluo kaj financoj Mateusz Mazowiecki kaj vicĉfministro, ministro pri la scienco Jarosław Gowin. Kiel atentigis Mateusz Mazowiecki la polaj firmaoj demonstras modernajn teknologiojn, kiuj ĝis nun ne vekis asociaciojn pri Pollando. Samtempe polaj firmaoj firme partoprenas la ekonomian evoluon de multaj renomaj internaciaj entreprenoj. Krom prezentiĝo de ĉirkaŭ 200 polaj firmaoj dum la foiro eblas konatĝi kun 27 polaj teknologiaj konceptoj pretigitaj de polaj sciencaj institutoj kaj polaj invenstistoj. Pollando la unuan fojon estas strategia partnero de tion granda evento.
El la elsendo 25.04.2017. Legas Milada – 1’30”