Laŭ israelaj sciencistoj deficito de vitamino B1 (tiamino) en la suĉinfana periodo negative influas la movkapablon de infanoj. Tion ili konkludis monitorante la sanstaton de infanoj, kiuj en 2004 estis nutritaj per modifita lakto, en kiu mankis vitamino B1. En la esploroj de profesorino Aviva Fattal-Valevski el la Universitato en Telavivo oni taksis evoluon de 39 tiaj infanoj kaj la esplorrezultoj estis komparitaj kun tiuj de iliaj samaĝuloj, kiuj spertis neniun nutrodeficiton. Suĉinfanoj, kiuj estis nutritaj per lakto sen vitamino B1 havis multe malpli bonajn movkapablojn ol iliaj samaĝuloj, kaj la diferencoj aparte estis rimarkeblaj, se temas pri la kapablo teni ekvilibron kaj se temas pri moviĝemo de manplatoj kaj fingroj. La lakto Remedia, per kiu ili estis nutritaj elvokis siatempe skandalon, ĉar jam tiam manko de vitamino B1 alkondukis al. morto de tri infanoj kaj kaŭzis nekuraceblajn difektojn de koro kaj nervosistemo de 23 suĉinfanoj. La homa organismo ne kapablas kumuli tiaminon, ĝi konserviĝas en la organismo nur dum ĉ. tri semajnoj. Tio signifas, ke ĝiaj provizoj devas esti senĉese kompletigataj. La esplorrezultoj reliefigas la signifon de la regulkonforma nutrado de suĉinfaoj kaj regulan kontroladon de la servataj ekvivalentoj de la patrina lakto.
El la elsendo 04.04.2017. Legas Milada – 2’01”
sc_msz_La dangeraj sekvoj de manko de vitamino B1_02’01”