Sciencaj informoj

La dominado de la angla – manko en la sciencaj konoj

Enretigita de: | Jan 3, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Laŭ d-ro Tatsuya Amano el Zoologia Instituto de Cambridge-Universitato la lingvaj barieroj daŭre malfaciligas la kolektadon kaj utiligadon de sciencaj konoj en la monda skalo. Homoj,  por kiuj la angla estas la baza lingvo tendencas premisi, ke ĉiuj esencaj sciencaj konoj estas disponeblaj anglalingve. Aliflanke homoj, por kiuj la angla ne estas la unua lingvo ofte premisas, ke la plej grava prioritato estas gvidi esplorojn anglalingve, el kio sekvas, ke ili ignoras neanglalingvajn konojn. Esploristoj el Cambridge aldonas, ke manko de ekvilibro en la konoperado estas plej videbla en la landoj, en kiuj la angla ne estas la baza lingvo. En multaj vivsferoj, ekzemple en la sciencoj pri la medio signifa parto de konoj, kreiĝintaj en ĉi tiuj landoj estas referencebla nur en la angla lingvo. Sciencistoj esplorantaj tiun fenomenon kontaktis i.a. homojn respondecajn pro la protekto de la natura medio en Hispanio. Pli ol la duono de la respondintoj konfesis, ke unu el la plej gravaj barieroj por utiligi la plej novajn esplorojn estas ĝuste la lingva baro. Esploristoj el Cambridge analizis ankaŭ la sciencajn tekstojn el 2014  pri la protekto de la biodiverseco el la gugla platformo Scholar. Pli ol 35 procentoj de pli ol 75 mil dokumentoj estis anglalingvaj. Nur ĉ. La duono de ili enhavis ankaŭ titolojn, ŝlosilvortojn en la angla lingvo. Tio kaŭzas, ke tiuj ĉi tekstoj ofte estas nekonsiderataj en sistemaj trarigardoj. En la sumigado de la aktuala stato de la sciencaj konoj oni ofte favoras tekstojn anglalingvajn. En sciencoj pri la naturprotekto tio signifas ankaŭ, ke la informoj pri lokaj animalspecioj k.s. estas prisilentataj en la anglalinga scienca literaturo. Eĉ se la angla estas agnoskata kiel la baza lingvo de la scienco tamen pli ol unu triono de la informoj estas publikigata en aliaj lingvoj. La informoj pri sciencaj malkovroj nur en unu lingvo – eĉ se tiu estus la angla – kaŭzas breĉon en la trafluo de la sciencaj konoj. Unu el la manieroj kontraŭbatali tiun fenomenon estas provizi artikolojn publikigatajn en la sciencaj periodaĵoj per plurlingvaj resumoj. La alia solvo devas ligiĝi kun helpo de universitatoj en la tradukado de tekstoj, publikigitaj de iliaj laborantoj.

El la elsendo 03.01.2017. Legas Barbara – 3’14”

sc_bp_Malavantagoj de unulingva scienca literaturo_03’14”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526860

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj