Ludu

La 619-a E-elsendo el la 27.01.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

La koncentrejo-mortotendaro Auschwitz-Birkenau

– Ĉefloke ni referencas al la pasanta hodiaŭ 72-a datreveno de la germana mortotendaro Auschwitz-Birkenau establita sur la pola teritorio. Ni referencas al la genezo de ĉi tiu koncentrejo, sekve mortotendaro, ĝia rolo en la eksterma plano de la eŭropaj judoj, la hodiaŭaj solenaĵoj en Pollando. Ni prezentas ankaŭ poeziaĵon de Julius Balbin dediĉitan al la ekstermo de judoj.
En la kultura kroniko ni informas pri la laŭreatoj de la premio Benemerenti kaj pri laŭvica eldonaĵo kun la tataraj fabeloj eldonota nunjare.
– La E-komunuma segmento liveras informojn pri novaj platformoj por UEA membroj – aktivulo.net kaj forumo.esperanto.net. Ni informas pri la planoj de la Hispana E-Federacio lige kun la nunjara Zamenhof-Jaro.
Muzike ni cite prezentas muzikon ligitan kun la memoro pri holokaŭsto, kun la kantarto de la ensemblo de la Polaj Armeaj Fortoj kaj fragmente ni memorigas la E-tangon en la plenumo de Tore Skogman.
– La akompana foto ĉe la programinformo prezentas la enirpordon al la koncentrejo-mortotendaro Auschwitz-Birkenau.
– Komencaj kaj la kultuktonikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D