Ludu

La 609-a E-elsendo el la 23.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

Mekanika kripeto el la loko Olsztyn apud Częstochowa

– En la hodiaŭa elsendo dominas temoj ligitaj kun la proksimiĝanta Kristnasko.
– La kulturkronikaj informoj sciigas pri interesa ekspozicio en la prezidenta palaco en Varsovio dediĉita al la familiaj kutimoj kaj ritoj en la pola arto, inter kiuj estas ankaŭ tiuj ligitaj kun Kristnasko. La alia informo rilatas al la prezento de la kristnaskaj kripetoj el Krakovo en la Etnografia Muzeo de Vroclavo.
– La E-komunuma segmento estas dediĉita al la evento en Vroclavo okazinta komence de decembro, dediĉita al la Beleco de E-parolo.
– Nia felietono kovras la temojn ligitajn kun la finiĝanta Advento, kun la festaj kutimoj en Pollando, kun la difino de la dato ekde kiam ni festas Kristnaskon kaj kun la kutimo de kristnaskaj kripetoj, kiujn komencis en la 13-a jarcento s-ta Francisko. Nian informon akompanas foto de mekanika kripeto el la loko Olsztyn apud Częstochowa.
– Adventan kanton plenumas seminarianoj de pastro Józef Zielonka, kristnaskajn kantojn kantas la pola ensemblo Mazowsze kaj la ensemblo Muzilanie.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.