La 50-a jubileo de la doktoriĝo de profesoro Michał Heller estis unu el la ĉefaj punktoj de la 5-a Kongreso de Kristana Kulturo en la Lublina Katolika Universitato. La kongreso inaŭgurita en la 2-mila jaro celas kreivan dialogon de la Eklezio kun la nuntempa mondo kaj ĝiajn diskutojn partoprenas sciencistoj, publicistoj, kulturkreantoj. La solena renovigo de doktoriĝo estas unu el la plej superaj rekonformoj por la sciencistaj atingaĵoj. La Senato de la Lublina Katolika Universitato honoris profesoron Michał Heller pro liaj elstaraj meritoj “en la evoluigo de interbranĉaj esploroj en la spirito de dialogo inter scienco, filozofio kaj religio”. Pastro profesoro Michał Heller specialistiĝas pri naturfilozofio, fiziko, relativa kosmologio kaj rilatoj inter la scienco kaj kredo. Li estas laŭreato de multaj premioj inkluzive de la prestiĝa Templeton-premio. En sia elpaŝo dum la solenaĵo renoviganta la doktoriĝon de antaŭ 50 jaroj en ĉi tiu altlernejo pastro profesoro Michał Heller reliefigis, ke la bazon de dialogo konsistigas kompreno de la partnero. Sian jubilean prelegon “Kosma problemo de libereco” li dediĉis al la konsideroj pri la ekzistoeblo de libereco en la universo kaj rezultanta el tio konsekvenco en la formo de ekzisto de malbono”.
El la elsendo 02.11.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 01’32”