La heroo de nia nunsemajna felietono estas Paweł Edmund Strzelecki, la plej fama pola mondvojaĝanto, esploristo kaj malkovrinto. Li naskiĝis en 1797 en la malgranda loko Głuszyn apud Poznano. Jam kiel malgranda knabo li komencis revi pri foraj vojaĝoj, eble influite de la patro, kiu estis geografo. La financa situacio de la familio estis tamen grava obstaklo por realigi tiujn revojn. Komence Paweł Edmund Strzelecki elektis geografiajn kaj geologiajn studojn en Heidelbergo. Ne fininte ilin li revenis al la lando dediĉinte sin al la kolektado de rimedoj por estontaj vojaĝoj. Ebligis tion la posteno de administranto de la bienhavaĵoj de princo Franciszek Sapieha, post kies morto en 1829 Strzelecki heredis gigantan fortunon kaj obligis ĝin per sukcesa grenkomercado.   En 1831 Strzelecki forlasis Pollandon. Onidire kaŭzis tion amelreviĝo, laŭ aliaj fontoj timoj pri la reprezalioj post la kontraŭcara Novembra Insurekcio 1830-31, en kiu li partoprenis. Li havis tiam 34 jarojn. Laŭ iuj biografoj li daŭrigis geologiajn studojn en Edinburgo, laŭ aliaj fontoj ankaŭ en Oksfordo, kie krom geologio li studis petrografion, hidrologion, botanikon, antropologion kaj etnografion. En 1834 Edmund Strzelecki el Liverpulo komencis sian sciencan vojaĝon tra la mondo, kiu daŭris entute 9 jarojn ĉiujn kostojn kovrante el la propraj rimedoj. La unua celo estis la Norda Ameriko. Tie Strzelecki gvidis geologiajn, geografiajn, agronomiajn kaj etnografiajn esplorojn; i.a. li konatiĝis kun la setlejoj de la indianoj Huronoj kaj malkovris kuprotavolojn proksime al la lago Onatrio. En la jaroj 1836-38 li daŭrigis siajn sciencajn veturojn tra la Suda Ameriko esplorante la mineralajn tavolojn en Minas Gerais, vizitante la industriajn regionojn kaj farante meteologiajn esplorojn en Ĉilio, Argentino, Peruo, Urugvajo. De tie Strzelecki direktiĝis al Oceanio, vizitis Havajon, kie li gvidis vulkanologiajn esplorojn prilaborinte unu el la plej fruaj en la scienca literaturo priskibon de la vulkano Kilauea; li gvidis esplorojn ankaŭ sur Tahitio kaj Novzelando. La ĉefa tereno de la geologiaj kaj geografiaj esploroj de Paweł Edmund Strzelecki fariĝis tamen Aŭstralio, kiun li atingis fine de aprilo 1839. En la daŭro de 4 jaroj li faris el Sidnejo tri ekspediciojn en la profundon de la lando, tiam kiel brita punkolonio opiniata tereno danĝera kaj negastama. Dum la unua li malkovris oron apud Bathurst kaj en la valo de la rivero Clywd, sed tuj malkovroj laŭ peto de gubernatoro Georg Gipss estis kaŝitaj pro la timo pri ekscesoj inter ekzilitaj tien krimsetliĝantoj. Tion Strzelecki pripagis per la perdo de la nomo de ormalkovrinto, kiun dek jarojn poste malgraŭ protestoj akiris brito, Edward Hammond Hargraves. Dum la 2-a ekspedicio en 1940 Strzelecki malkovris kaj kiel la unua eŭropano esploris la plej altan ĉenon de la Orientaj Altaĵoj – Neĝajn Montojn kaj  konkeris ĝian plej altan pinton, baptante ĝin Kościuszko-Monto pro la simileco al Kościuszko-terŝutaĵo en Krakovo. Tiel la plej alta monto de Aŭstralio portas la nomon de la pola nacia heroo, komandanto de la kontraŭcara insurekcio el 1794. Ni menciu tamen, ke iu el la montopintoj en la Bluaj Montoj ricevis de Strzelecki la nomon de Adine, omaĝe al la forlasita en la lando amatino, Adyna Turno, kies patro pro ekonomiaj konsideroj elektis por ŝi alian edzokandidaton. Strzelecki ne forgesis sian amon skribante al ŝi leterojn el siaj vojaĝoj certigante pri neforgeso, en unu metinte floron plukitan ĉe Kościuszko-monto. Sed ni revenu al pliaj malkovroj de Strzelecki  dum la 2-a ekspedicio en la profundon de Aŭstaralio. Li malkovris tiam ankaŭ fekundan regionon inter la sudorientaj deklivoj de la Orientaj Altaĵoj kaj la marbordo,  kiun li nomis Gippsland. Pliaj geologiaj, geografiaj kaj topografiaj esploroj okazis sur Tasmanio, kie Strzelecki malkovris tavolojn de oro, ŝtona karbo kaj kupro. Li prezentis pravan hipotezon, ke la montoj de Tasmanio estas geologia kontinaŭaĵo de la Orientaj Altaĵoj kaj ke Tasmanio mem en ne tre fora geologia pasinteco estis apartigita de la kontinento. Post la reveno el Tasmanio okazis la tria ekspedicio en la profundon de Aŭstralio. Tiam Strzelecki prilaboris grandan geologian mapon de la malkovritaj terenoj. En 1843 – post 4 jara periodo en Aŭstralio – Paweł Edmund Strzelecki tra la Sudorienta Azio, Ĉinio, Hindio kaj Egipto revenis al Eŭropo. Dum sia 9-jara mondvojaĝo li vizitis ĉiujn kontinentojn, krom nekonata tiam Antarkto, navigante tra tri oceanoj kaj onidire kiel la unua pola ĉirkaŭnaviginte la tutan terglobon. Post la reveno al Britio Strzelecki estis bonvenigita  kiel heroo. Li fariĝis membro de la Reĝa Scienca Societo kaj de la Reĝa Geografia Societo. lI ricevis la titolon de la honorofica doktoro de Oksford-universitato. La reĝino Wiktoira distingis lin per du ordenoj, aŭstralianoj per lia nomo baptis montoĉenon kaj du pintojn, dezerton, riveron, naturrezervejon kaj urbon. Da tiuj lokoj kun la nomo Strzelecki estas multe pli. En Londono en 1845 Strzelecki eldonis geografian-geologian monografion de Aŭstralio kaj Tasmanio provizitan per grandformata (7,6 je 1,5 metroj) mapo. Ĉi tiu plej granda kaj elĉerpa kompendio alportis al li famon en la scienca mondo kaj dum multaj jaroj estis la baza verko pri Aŭstralio. Strzelecki estis persono tre popuara. Li havis multajn amikojn, ne mankis malamikoj. Li volonte helpis al homoj tion bezonantaj, ekzemple al irlandanoj dum la malsatoplago. Li laŭte kontraŭis la malbonan traktadon de indianoj en la Suda Ameriko firme kredante justecon kaj socian egalecon de ĉiuj homoj. Sep jarojn antaŭ sia morto Strzelecki renkontis sian vivamatinon, Adyna en Ĝenevo. Li estis jam malsana 69-jarulo kaj Adyna ankaŭ suferis malsanproblemojn. Nenio estas konata pri ĉi tiu renkonto krom tio, ke ŝiriĝis inter ili korespoda kontakto. Ĉiuj notoj kaj rememoroj de Strzelecki estis forbruligitaj,  saviĝis apenaŭ kelkaj leteroj kaj publikigitaj dum la vivo sciencaj laboraĵoj. Nenion diris pri tiu mistera momento la plenumanto de lia testamento, nekonata banka oficisto, heredanto de la tuta fortuno de Edmund Strzelecki. Paweł Edmund Strzelecki mortis en 1873 en Londono kaj tie li estis entombigita. 124 jarojn poste liaj korpaj restaĵoj estis venigitaj al Poznano kaj troviĝas ekde tiam en la kripto de la preĝejo de s-ta Adalberto (s-ta Wojciech).

El la elsendo 18.11.2016. Legas Barbara – 9’40”