La vivantaj libere nanaj ĉimpanzoj (Pan paniscus) emisias sonojn similajn al tiuj, kiujn emisias la homaj suĉinfanoj. Ili estas deĉifreblaj laŭ kunteksto. Informis pri tio sciencistoj en „PeerJ”. Havante apenaŭ kelkajn semajnojn la homaj suĉinfanoj emisias voĉojn ligitajn kun diversaj situacioj kaj emociaj statoj. Nun oni konstatis, ke saman kapablon havas nanaj ĉimpanzoj. Laŭ sciencistoj tiu kapablo povis esti unu el la faktoroj necesaj por la evoluo de lingvo. Kaze de animaloj la soneligado aperas kutime en limigita sfero de kuntekstoj ligitaj kun konduto kaj emosciaj statoj ebligantaj emfazi agreson aŭ averti pri rabobestoj. Homoj emisiante voĉon povas esprimi vicon da emocioj, kaj la voĉo estas strikte ligita kun situacio en kiu homo troviĝas. Novan rigardon al la sonemisio ĉe nanaj ĉimpanzoj alportis esploroj de sciencistoj el la britaj universitatoj en Birmingham kaj St Andrews kaj el la svisa universitato en Neuchatel. Sciencistoj difinis iliajn voĉojn kiel pepkriojn, ĉar temas pri mallongaj, altaj sonoj, kiujn ĉimpanzo emisias ne malfermante la buŝon. Tiu sono aperas dum pozitivaj, negativaj kaj neutralaj situacioj ekzemple dum la nutrado, marŝado, ripozo, en situacioj ligiaj kun agreso, alarmo, dormoprepariĝo, reciproka hignienzorgo. Sciencistoj ekzamenis akustikan strukturon de tiuj sonoj kaj konstatis, ke ili similas eĉ en diversaj kuntekstoj. Tio signifas, ke nanaj ĉimpanzoj al kiuj estas adresita sono devas ĝisdate taksi situacion kaj konkludi pri ĝia signifo el kunteksto. Simile okazas ĉe homo. Tio estus konfirmo, ke multaj el la plej gravaj trajtoj de la homa lingvo profunde radikas en la evolulinio komuna por ni kaj niaj simiaj kuzoj.
El la elsendo 11.10.2016. Legas Barbara – 2’32”