Ludu

Pro la averio de la komputilo la E-skipo de la varsovia Pola RetRadio kun bedaŭro informas pri maleblo prezenti la vendredan elsendon el la 28.10.2016 kun la espero, ke post mallonga interrompo la E-elsendoj denove aŭdiĝos. Al ĉiuj radioamikoj, aŭskultantoj kaj simpatiantoj de niaj programoj la Redakcio dediĉas la kanton de ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke) „Salut’ al vi, amikoj”, kiu devenas el ilia KD „En Esperantujo”.