Ludu

La 580-a E-elsendo el la 09.09.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– La elsendon inaŭguras kulturkronikaj informoj pri du interesaj ekspozicioj. En la varsovia Łazienki-Parko varsovianoj povas ĝui la tolaĵon „Interno de la pentrista artgalerio” de Gonzales Coques el Mauritshuis en Hago. En Lublino daŭras ekspozicio de la ilustraĵoj-komentarioj al la verko de Cervantes „Don Kiĥoto” de pola renoma pentristo Józef Wilkoń;
– En la E-komunuma segmento ni memorigas pri Arkones-2016, ni informas pri ankoraŭa ŝanco aliĝi al la BeNeLuksa E-Kongreso en Liere, Belgio – http://bnlk2016.weebly.com okazonta la 16-an/19-an de septembro. Alia temo estas renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj en Hrašćina, la 17-an de septembro, dum kiu i.a. estos prezentita nova libro de Spomenka Štimec, kiel omaĝo al la Jaro Zamenhof-2017;
– En la fino aŭdiĝos leterkesta programero.
– En la elsendo ni memorigas malnovan E-kanton el nia arkivo en la plenumo de Diego Varagić „Mi ŝtelos ĉiujn viajn rozojn”.
La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.