Ludu

La 563-a E-elsendo el la 01.07.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Kadre de la felietono pri koninda Pollando ni ĉerpas el nia arkivo kaj memorigas felietonon aparte taŭgan por varmegaj someraj tagoj. La teksto de antaŭ 7 jaroj kondukas nin al la norda Pollando, al la lokoj Reda kaj Rumia;
– En nia kulturkroniko ni informas pri la 26-a eldono de la tutmonata Festivalo de Mozart disvolviĝanta en Varsovio ne nur en kastelaj/palacaj salonoj, sed ankaŭ subĉiele antaŭ Palaco de Kulturo kaj Scienco;
– E-komunuma informo rilatas al la kunlaboro de Hispana Esperanto-Federacio en somerkurso de la Universitato de Ekstremaduro titolita “En la limoj de la lingvaĵo: artaj lingvoj kaj komunikaj fikcioj”, kiu disvolviĝos la 11an/12an de julio en la Instituto pri Modernaj Lingvoj de Cáceres.
– La kulturkronika informo estas paralele aŭdebla kaj legebla en la rubriko: „Kulturkroniko”. Muzike akompanas nin la hispana „Kvaropo Sinkopo” per la kanzono „Zarongo”.