Ludu

La 561-a E-elsendo el la 24.06.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu en spontana interparolo ĉe la Bratislava bustacio Barbara interŝanĝas opiniojn pri la lastaj preparoj al la 101a UK en Nitro fone de la lasta vastdimensia LKK-kunsido en la kongresurbo.
– Komencaj ampleksaj aktualaĵoj rilatas al la decido de britoj en la ĵaŭda referendumo forlasi la Eŭropan Union.
– Nia kulturkroniko sciigas pri la pupista rendevuo en Bjalistoko kaj pri la ĵus lanĉita en Vroclavo ekspozicio „Pollingve en malnova Vroclavo”.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubriko: „Kulturkroniko”. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdeblas nia interparolo kun Clay Magalhães.