Sep orajn medalojn, ok arĝentajn kaj naŭ bronzajn akiris polaj inventistoj dum la Internacia Foiro de Inventemo „Concours Lépine” en Parizo. La sistemo de la navigado kaj avertado de blinduloj, nanokompozita materialo – grafenpetaloj metalizitaj per nikelo, termoefika maniero detrui plurmaterialajn pakumojn, elektronika lupeo funkcianta kun la uzo de plurfunkcia poŝtelefono, aŭdosistemo stimultanta la cerbon de frunaskitoj en inkubatoro – jen nur kelkaj el la polaj inventaĵoj distingitaj per la oraj medaloj. En la 115-a eldono de la Foiro „Concours Lépine”, organizita ekde 1901, krom la menciitaj medaloj poloj ricevis tri medalojn de AISF (Societo de la francaj inventantoj kaj produktantoj) kaj kelkajn specialajn medalojn. En la konkurso estis prezentitaj pli ol 600 inventaĵoj. Unu kvarono estis distingita, inkluzive de ĉiuj el Pollando.
El la elsendo 17.05.2016. Legas Tomek – 1’03”