Ludu

La 553-a E-elsendo el la 27.05.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia komenca kultura kroniko informas pri Kilar-premio por Alexandre Desplat, franca komponisto kaj direktisto; pri La Ĉefbiblioteko en Rumia, rekonita la plej bela en la mondo; pri La pola segmento de la Vojo de s-ta Jakobo troviĝonta en la Eŭropa Kultura Vojreto.
– Lastĵaŭde la procesioj de la festo de Dia Korpo okazis en ĉiuj diocezoj en Pollando. Hieraŭ pasis la nunjara festo kaj tio estas la okazo por rakonti pri la plej fama tiuokaza procesio – registrita en la listo de la Pola Kulturheredaĵo – en la loko Łowicz.
– Nia E-komunuma informo memorigas pri la rolo de STEB (http://www.eventoj.hu/steb; kontakteblo: oficejo@eventoj.hu).
– En la fino aŭdiĝas leterkesta programero, en kiu i.a. ni memorigas pri tekstoj legeblaj kaj samtempe aŭskulteblaj en la rubrikoj de nia paĝo.
Muzike akompanas nin Perdita Generacio en la fragmento de sia kanzono „Rulu trajn” el ĝia KD „Ĉiamen Plu”.
Kulturkronikaj informoj kaj nia minifelietono estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj: „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”.