Ludu

La 550-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 17.05.2016:

– En la literatura segmento de nia nunsemajna elsendo ni prezentas la 42-an fragmenton de „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
– Niaj aktualaĵoj koncernas la nunsemajnan viziton de la pola prezidenta paro en Italio, la opiniojn de 8 grandaj EU-landoj kuntekste de la junia plebiscito en Britio, la planojn kreskigi la armeajn fortojn de Germanio.
– En Scienca Bulteno ni prezentas la rezultojn de la italaj esploroj pri la salubra efiko de la kontakto kun la artverkoj kaj informas pri la lasta foiro de inventistoj en Parizo „Concours Lépine”, kie poloj ĝuis veran sukceson.
La aktualaĵoj kaj sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Muzike akompanas nin „Sunradio” de Esperanto Desperado, kiu devenas el la KD „Hotel Desperado” eldonita de Vinilkosmo.