Ludu

La 539-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 10.04.2016:

– Nia ĉi-semajna felietono pri koninda Pollando kondukas nin al la vilaĝo Zalipie sude de la lando, kiu dum la tuta jaro dronas en la pentritaj floroj kaj florkomponaĵoj.
– Nia komenca aktualaĵo rilatas al la hodiaŭ pasanta 6-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko, en kiu pereis la pola delegacio direktiĝanta por omaĝi la polajn viktimojn en la 70-a datreveno de Katyń-krimo. En la katastrofo pereis 96 personoj, inkluzive de la prezidento de Pollando – Lech Kaczyński.
– En la kultukroniko ni prezentas informojn pri interesaj ekspozicioj: koncerne infanaĝon kaj klerigon de junaj polaj aristokratoj (Kozłówka) kaj pri afrika pupteatro Szczecin).
– En la E-movada segmento ni informas laŭ ret-info pri la projekto Bela Marso (http://beautifulmars-esperanto.tumblr.com) kaj pri kleriga filmeto el la retejo de “Khan Academy” en Esperanto – https://www.youtube.com/watch?v=hBpOgt5ldxs kaj http://www.eventoj.hu/steb.
Hodiaŭ ni memorigas la tangon „Forlasi la ŝafaron, ĉi-foje en la plenumo de de Mélanie Prin (https://youtu.be/AJ4JeJxJy3I).
La komenca aktualaĵo, la kulturktronikaj informoj kaj la felietono estas parelele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj: „Novaĵoj”, „Kulturkroniko” kaj „Felietonoj”.