Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 531-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 11.03.2016:
– Ĉi-semajne nia felietono pri koninda polo prezentas la mondfaman scienciston, profesoron Rudolf Weigl, kiu estis la inventinto de la unua efika kontraŭtifa vakcino.
– Komence ni notas la karitatan kampanjon, kiu ĝis dimanĉo ebligas al poloj aĉeti nutraĵproduktojn kiel Paskan donacon por la plej mizeraj samnacianoj kaj birdosvarman Nacian Parkon de Biebrza-rivero, kiu logas en la antaŭprintempa sezono naturamantojn;
– La kulturkronika informo sciigas pri la pentrista ekspozicio de verkistoj el Normandio, kiu post Poznano gastas nun en Szczecin (la nordokcidenta Pollando);
– La movada informo memorigas, ke ĝis la partopreno en la Belartaj Konkursoj de UEA-2016 restas malmultaj tagoj; Ĝis la 31-a de marto konkursaĵojn atendas Michela Lipari:michela.lipari @ tiscali.it
La komencaj kulturktronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Kulturkroniko”. En la rubriko „Felietonoj” estas samtempe legebla kaj aŭskultebla nia nunsemajna felietono.
Du eroj en via programo estas alte edifaj: la historio pri Weigl, la sciencisto, kiu kreis la unuan kontrautifan vakcinon; kaj la karitata movado por helpo al malrichuloj, kiu montras la vere kristanan spiriton de la pola popolo. Koran dankon!