Laŭ Eurostat pli ol 80 procentoj de lernantoj en la elementaj lernejoj de la tuta Eŭropa Unio en 2013 lernis almenaŭ unu fremdan lingvon. En la grupo de 17,7 milionoj da lernantoj unu miliono lernis du aŭ pli da lingvoj. Ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj bazlernejanoj lernis fremdan lingvon sur Kipro, en Luksemburgo, Malto, Aŭstrio, sekve Kroatio, Italio, Hispanio, Francio, Pollando. Malpli ol duono de bazlernejanoj – iom pli ol 35 procentoj – lernis la fremdan lingvon en Slovenio. Plej malmultaj lernis en Portugalio kaj Belgio. La plej populara estis la angla. Je 17, 7 milionoj da bazlernejanoj la anglan lingvon lernis 16 milionoj 700 mil lernantoj. La dominado de la angla konfirmiĝis ankaŭ inter lernantoj 11-15 jaraĝaj. Sur la gimnazia nivelo la anglan kiel la fremdan lernis 17,1 milionoj da infanoj en la Unio, tio estas 95,6 procentoj de ĉiuj lernantoj sur ĉi tiu instrunivelo. La alia plej populara lingvo estis la franca, kiun lernis 4,9 milionoj da uniaj lernantoj. Sekvis la germana, hispana, rusa kaj itala lingvoj. Ankaŭ en Pollando same kiel en la Unio la plej populara estas la angla, kiun lernis 96, 3 procentoj de lernantoj. La dua plej ofte elektata lingvo en Pollando estis la germano, kiun lernis 96 procentoj de gimnazianoj. La tria lingvo estis la rusa, kiun lernis 7,7 procentoj de polaj lernantoj. La francan elektis 3,7 procentoj de polaj gimnazianoj.
El la elsendo 02.02.2016. Legas Tomek – 1’52”