Ludu

La 521-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org:

– La ĉi-elsenda felietono pri vizitinda loko en Pollando, koncernas la regionon en la sudokcidenta Pollando ligitan kun la iama vulkanaktivado. Inter dek kelkaj senaktivaj vulkankonusoj – kiuj formas turisman itineron – la plej famaj estas Ostrzyca, Wilcza Góra kaj Grodziec;
– La komenca kulturkroniko  rilatas al la bitigita kaj konsultebla rete kolekto de pilgrimmemoraĵoj de antaŭ 600 jaroj el la regiono de Gdansko (la norda Pollando);
– En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la plej nova poemkolekto (itala-Esperanta) de Amerigo Iannacone “Kaj tamen”, pri alvoko adresita al interlingvistoj kontribui al la 10-a numero de “Interlinguistica Tartuensis” (http://dspace.utlib.ee);
– En la fino aŭdiĝas mallonga leterkesta programero, en kiu ni i.a. dankas al la subtenintoj de nia laboro en 12.2015 kaj 01.2016. La dankon akompanas Mariusz Domaszewicz per sia kanzono „Vespero ĉe la kandelbrilo”.
La komencaj kulturaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”, same kiel nia felietono estas  paralele legebla kaj aŭskultebla en koncerna rubriko.