Ludu

 

La sonsceno el la Solena Fermo de la 100-a UK, enhavanta la invitojn de oficialaj reprezentantoj de Slovakio kaj de LKK-prezidanto, Peter Baláž estas la ĉefprogramero de la 510-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org lige kun la finiĝonta la 31-an de decembro 2015 unua aliĝperiodo al la Nitra UK. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la amendita leĝo koncerne la Konstitucian Tribunalon, pri polaj ekologiaj produktoj i.a. en Japanio, pri ŝatoj de poloj rilate al diversaj nacioj. Nia scienbultena temo klopodas respondi la demandon, ĉu animaloj havas memkonscion. „Landon de amo” de Esperanto Desperado en la fino de la elsendo ni dediĉas al ĉiuj geaŭskultantoj kun la deziroj de Ĉiuspece Prospera kaj Feliĉa 2016-a Jaro.  Komencaj informoj kaj sciencbultena temo estas paralele aŭdeblaj kaj legeblaj en la rubrikoj de nia paĝo Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.