La historia defilado kun figuroj de soldatoj en uniformoj de diversaj formacioj kaj militistaj veturiloj, la 7-a Koncerto de Sendependeco en la Muzeo de la Varsovia Insurekcio kaj la Haltejo Sendependeco troviĝas inter la atrakciaĵoj de la merkrede pasanta pola nacia festo, Festo de Sendependeco. La ĉefaj solenaĵoj okazos sur la varsovia Piłsudzki-placo. Inaŭguros ĝin koncerto kaj solena militista parado. Tagmeze okazos ŝanĝo de honora gardostarantaro ĉe la Tombo de Nekonata Soldato, laŭtprezento de la pereintoj. Estos metitaj florkronomoj ĉe la Tombo kaj ĉe la monumento de marŝalo Józef Piłsudzki. Sekve la historia parado celos la Muzeon de la Polaj Armeaj Fortoj, kie okazos pikniko „Tuŝu la sendependecon”. I.a. en la Muzeo de Sendependeco estos inaŭgurita ekspozicio „La legia epopeo” kun eksponaĵoj prezentantaj la Polajn Legiojn, kiun akompanos la hitoria-muzika spektaklo „Patria Mia, Kara Patrolando”. Vespere en Teatro la Granda okazos koncerto „Perdiĝinta partituro…Karol Kurpiński” dum kiu okazos praplenumo de nekonata komponaĵo de Kurpiński. La alia koncerto en la Muzeo de la Varsovia Inurekcio estos inspirita de la eventoj en la jaroj 1980 kaj 1981-89. Ĝi elmontros la heredaĵon de la konspita Landa Armeo kaj etoso de la Varsovia Insurekvio 1944 por la formado de patriotismo kaj sinteno de pliaj generacioj de poloj. Varsovio jam estas ornamita per polaj naciaj flagoj, multas subĉielaj ekspozicioj. La 11-an de novembro la Ŝtata Arkvo prezentos fotojn kaj arkivaĵojn i.a. el novembro 1918.
El la elsendo 10.11.2015. Legas Milada