Ekde la unuaj tagoj de oktobro en la Urba Muzeo en Vroclavo funkcias ekspozicio „Artverkoj de la pola pentroarto el la limperiodo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj”. Temas i.a. pri tolaĵoj de Olga Boznańska, Leon Wyczółkowski, Jacek Malczewski, Aleksander Gierymski, Stanisław Wyspiański, Władysław Śliwiński, Józef Pankiewicz, Józef Chełmoński, Wojciech Weiss, Włodzimierz Tetmajer. Ĉiuj 69 plej gravaj pentraĵoj devenas el la privata kolekto. Ekzemple la tolaĵo de Leon Wyczółkowski „Fiŝkaptisto portanta kankrojn” el 1889 la lastan fojon estis prezentita publike antaŭ la 2-a mondmilito en la varsovia artgalerio „Zachęta”. Multaj el ĉi tiuj tolaĵoj dum jaroj troviĝis en la muzeoj kaj artgalerioj en Varsovio, Poznano kaj Krakovo. Subite evidentiĝis, ke ili ĉiuj estas la propraĵo de iu familio loĝanta en Vroclavo, kiu reprenis ĉiujn ĉi bildojn kaj post kelkjara prilaboro decidis ekspozicii ilin en la Urba Muzeo de Vroclavo. La ekspozicio finiĝonta fine de febraro 2016 inaŭguros la eventojn ligitajn kun Vroclavo kiel Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.

El la elsendo 09.10.2015. Legas Milada