Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La sonsceno en la 464-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org referencas al la marda kongresa tago. Ni prezentas la programkontribuon de prof. d-ro Duncan Charters en la programo de Tago de Lernado „Kiel plej efike lerni Esperanton kaj aliajn lingvojn”.
Kian gravan servon faras la Pola Retradio, ech por tiuj, kiuj cheestis la UK en Lillo. Mi tie maltrafis la prelegon de Prof-ro Charters, sed nun povas ghin auskulti kaj reauskulti hejme. Dankegon!
Koran saluton, estimaj geamikoj!
Kun tre granda ghojo mi auskultis chiujn kongres-raportojn. Kia kortusho! Dum la auskultado mi pensis, chu Barbara, kiu partoprenis multajn kongresojn, kaj kiu certe konatighis kun s-ro Edmond Privat, audis de li mem, au de iu alia, kia estis la 1a UK en 1905? Kiuj estis liaj impresoj? Kiaj estis liaj dumkongresaj kontaktoj kun Zamenhof? Pardonu pro tiaj naivaj demandoj. Mi esperas, ke ankau aliaj auskultantoj havas similan scivolon. Koran dankon!