Ludu

Denove en nia vendreda programo ni proponas enrigardi la E-gazetaron, ĉi-foje temas pri Norvega Esperantisto (3/2015), La Revuo Orienta (6/2015),Juna Amiko (2/2015), Informilo por Interlingvistoj (1-2/2015). En la 455-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org komence kulturkronike ni notas interesan ekspozicion en Varsovio dediĉitan al la japana arto en la polaj kolektoj; La elsendon finas leterkesta renkontiĝo, en kiu ni i.a. informas pri novaj sonmaterialoj akompanitaj per paralele legeblaj tekstoj, kio aparte gravas en la parola parktiko kaj trejniĝo. Ĉe nia paĝo troviĝas jam diverslongaj kaj laŭteme variaj studmaterialoj: 394 novaĵoj, 86 felietonoj, 143 sciencaj informoj kaj krome aŭdeblaj eksterelsende 61 interparoloj, intervjuoj kaj sonscenoj. Kaj krome la plej novan kanton de Lorenzo Tomezzoli kaj Gilbert Drigon “Papilian Tangon” kantas Mélanie Prin. Trarigardo de la E-gazetaro kaj kultur­kronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.