Ludu

La 27-a fragmento de “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof konsistigas la literaturan segmenton de la 454-a elsendo ĉe la adreso: www.pola-retradio.org. Nian komencan, informan parton malfermas informo rilatanta al la sekvoj de la dimanĉa referendumo en Greklando. Ni informas krome pri malkreskanta loĝantaro de polaj urboj, aliflanke pri kreskanta nombro de turistoj en Pollando. La sciencbultena temo rilatas al la protekta efiko de la muzikaŭskulto. Muzike akompanas nin hodiaŭ Andrzej Tomecki invitante al promeno tra la varsovia Malnovurba Kvartalo. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.