Sciencaj informoj

Pumoj sieĝataj de homoj pli ofte ĉasas

Enretigita de: | Jun 16, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Pumaj femaloj mortigas pli da bestoj, eĉ se ne manĝas ilin, kiam lime de iliaj teritorioj aperas infrastrukturo konstruita de homoj. La homa ekspansiemo konsistanta en la konstruado de domoj, vojoj kaj aliaj elementoj de la infrastrukturo kaŭzas, ke pumoj fariĝas ĉiam pli singardaj. Anstataŭ ĉasmortigi kapreolon kaj kelkfoje reveni por ĝin iom post iom formanĝi pumoj mortigas laŭvicajn bestojn en ĉiam pli novaj lokoj. Tio rezultas el la observoj okazigitaj en la montoj Santa Cruz en Kalifornio.

Sciencistoj el la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz provizis tridek kaptitajn pumojn per kolumoj kun emisiiloj de loktrova sistemo (GPS) kaj lasis ilin libere. La registriloj ne sole peras la informojn, kie la besto troviĝas, sed ankaŭ informas, kiam pumo kuras, akcelas la kuradon kaj saltas, do plej verŝajne ĉasas.  Tio ebligis ekzameni kiel la konstrudenseco influas la konduton de pumoj dum ĉasado kaj kiam ofte ili mortigas aliajn bestojn. Evidentiĝis, ke la pumaj femaloj malpli da tempo pasigis vorcele en lokoj, en kiuj ili ion ĉasis, kiam la ĉirkaŭaĵo estis plena de konstruaĵoj. La natura ĉaskonduto de pumoj en plej signifa grado ŝanĝiĝadis sur terenoj en proksimeco de ĉ. 150 metroj for de la vojoj aŭ konstruaĵoj. En la daŭro de unu jaro sur la areo enloĝata de pumoj, sed najbaraj al konstruaĵoj la pumaj femaloj mortigadis je 36 procentoj de cervoj pli, ol el regionoj malpli dense surkonstruitaj. Sciencistoj konkludis, ke pumoj kompensas la evitadon de homoj kaj perdon de manĝotrankvilo per pli ofta kaj multnombra ĉasmortigado.  Samtempe pli ofta ĉasado ligita kun perdo de energio povas influi la generan sukceson de pumoj unuflanke kaj aliflanke influi la populacion de kapreoloj, aparte tiuj, kiuj vivas en regiono ŝanĝita de la homo. La ĉasteritorio de pumaj femaloj estas trioble malpli granda ol de la maskloj.  En la daŭro de la jaro pumaj femaloj ĉasas meze 67 kapreolojn, maskloj malpli ol 44.

 El la elsendo 16.06.2015. Legas Barbara

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521352

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj