La plej novaj esploroj de la opinisonda centro CBOS konfirmas la daŭran kontraŭstaron de poloj kontraŭ la komunan valuton. En aprilo 2015 eĉ 70 procentoj de poloj deklaris sian malemon al la komuna unia valuto. La kontraŭstaro estas ne sole ĉiam pli ofta, sed ankaŭ esprimata en pli decidfirma maniero. CBOS memorigas, ke la plej grandan subtenon por la komuna valuto poloj esprimis en 2002 antaŭ la membriĝo de Pollando en la Unio. Tiam ĝi egalis al 64 procentoj. En la jaroj 2007-2008 la nombro de la subtenantoj kaj kontraŭuloj de eŭro estis en Pollando pli-malpli sama. Post la apero de financaj problemoj en Greklando kaj ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj la akceptemo por la unia valuto sisteme malfortiĝadis kaj nun estas la plej negativa en la historio de la esploroj.
El la elsendo 16.06.2015. Legas Maciek