Sciencaj informoj

Pola centro de protona terapio

Enretigita de: | Jun 9, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En  Pollando kreiĝas la unua en nia parto de Eŭropo centro de la protona terapio, kiu komencos funkcii en la tria jarkvarono de 2015. Ĝi kreiĝas en la Ciklotrona Centro en Bronowice apud Krakovo troviĝanta en la strukturo de la Instituro pri Nukea Fiziko de la Pola Sciencakademio en Varsovio. La protona terapio estas la plej moderna metodo kuraci tumorojn aparte en lokoj, kiujn ne eblas atingi per la ĝis nun konataj metodoj aŭ ilia atingo minacas al paciento per danĝeraj kuracsekvoj. Ĝis nun protonan terapion oni aplikas en dek kelkaj centroj en Usono kaj la okcidenta Eŭropo. Ĉinio disponas pri unu ĉi-speca centro. La protona terapio en Bronowice jam estas aplikata ĉe malsanuloj suferantaj melanomon de la okulglobo. Ĝis nun oni operacis en Pollando helpe de la protona terapio ĉirkaŭ 100 personojn. Nun en Bronowice kreiĝas du fakoj de la protona terapio. En la unua jam estas kuracataj tumoroj de okulglobo, en la kreiĝanta tumoroj aperantaj en alia ajna korpoparto. Ekde aŭtuno 2015 en ĉiu povos subiĝi al la kuracado almenaŭ po 350 personoj, entute ĉirkaŭ 700. Tial ne plu necesos direkti malsanulojn al eksterlandaj kuraccentroj.  En Bronowice krom la kuracado estos samtempe gvidataj sciencaj esploroj en paŭzoj, kiam la aranĝaĵojn ne utiligos pacientoj.

El la elsendo 09.06.2015. Legas Milada

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524277

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj