En Zaborze [zaboĵe] en la Lubuŝa Vojevodio (la okcidenta Pollando) apud la unua en la lando komunuma vitejo ĝis la fino de 2015 kreiĝos la Lubuŝa Vincentro. Ĝi estos loko, en kiu turistoj povos konatiĝi kun la procezo de la vinproduktado. Ĝi estos ankaŭ loko de vinmaturiĝado kaj vingustumo; funkcios tie ankaŭ konferenca salono. La centron konsistigos komplekso de teretaĝaj konstruaĵoj tipaj por la kampara arkitekturo kun granda aŭtoparkejo kaj vasta ripoziga tereno. La ideo de la centro kreiĝis jam en 2010. La Lubuŝa Vincentro en Zaborze kaj la tuta vitejo laŭplane fariĝos la koro de „Lubuŝa Itinero de Vino kaj Medo” longa 302 kilometrojn, kiu per eventoj kaj aranĝoj, servoj kaj produktoj logos al la regiono turistojn proponante al ili oferton de lokaj vinproduktantoj kaj mielprodukantoj. La vinproduktado en la Lubuŝa Regiono radikas en la 13-a jarcento.
El la elsendo 02.06.2015. Legas Milada