Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La forpasinta lastsabate Jiří Patera estis unu el la plej fidelaj kaj longdaŭraj aŭskultantoj de la E-Redakcio de Pola Radio. Li estis ankaŭ elstara ĉeha esperantisto, honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Apartajn meritojn li notis sur la redaktora kaj literatura kampoj. Omaĝante lian memoron en porokaza programero ni referencas al lia lasta letero al la redakcio, ni prezentas lian recenzon pri la ĉeĥa libro dediĉita al Peter Ginz, kaj ni rememorigas fragmente nian lastan antaŭmikrofonan interparolon el 2009. En la komenco de la 446-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni informas pri la unuaj renkontiĝoj de la prezidento-elektito Andrzej Duda kun eksterlandaj politikistoj. Temoj el la pola gazetaro rilatas al butikumado de orientaj najbaroj en Pollando en 2014 kaj al aktuala demografia bildo de la lando. Sciencbultena informo rilatas al la kreiĝanta centro de protona terapio. La informoj de la novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj.
La forpaso de Jiří Patera certe estas granda perdo por la Esperanto-kulturo kaj -movado. Dankon al Pola Retradio pro la programeroj lin omaĝantaj! Aparte interesa kaj inspira estis lia lasta letero al la redakcio kaj ankaŭ via interparolo kun li el la 2009-a jaro. Estas bone, ke ni povas ankoraŭ aŭskulti lian voĉon. Li ja meritas nomiĝi via ĉefa plej longdaŭra aŭskultanto. Sendube liaj gravaj kontribuoj, interalie sur la kampoj literaturaj kaj tradukaj, longe restos. Kondolencojn mi aldonas al liaj familianoj kaj amikoj — kaj ne laste al Pola Retradio mem kiu ja estis lia granda amiko.