Nunsemajne, la 14-an de aprilo 2015 pasis la 98-a mortodatreveno de la lingvokreinto d-ro Ludoviko Zamenhof. En 1917 daŭris ankoraŭ Granda Milito, kiu superis per sia dimensio kaj krueleco ĉion, kion la homaro tiam spertis. En 1915 Zamenhof verkis sian faman alvokon al diplomatoj, en kies finaj frazoj ni legas: “Sinjoroj diplomatoj ! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj”.
Nek en 1915, nek en 1917 Zamenhof povis imagi, ke tiun ĉi Grandan Militon nelonge poste sekvos milito multe pli kruela, eksplodigota de la nazia Germanio, de germanoj konvinkitaj esti superhomoj, rajtaj esti gento super aliaj gentoj. Se en la 1-a mondmilito entute ambaŭflanke de la konfliktantaj flankoj pereis 37, 5 milionoj da homoj pli ol 72 milionoj da homoj, inkluzive de 45 milionoj da civiluloj pereis dum la 2-a mondmilito. Inter ĉiuj landoj partoprenintaj ĉi-lastan militon la plej grandajn perdojn suferis Pollando konsiderante la nombron de loĝantoj en septembro 1939. Ĝiaj perdoj egalis al pli ol 16 procentoj. Gravan elcenton konsistigis polaj civitanaj de la juda nacieco. Inter ili estis ankaŭ Zamenhof-familianoj.
Inter Zamenhof-familianoj estis ankaŭ tiuj, kiuj savis sian vivon, dank’ al unu el nenombrebla nombro da poloj, kiuj helpis saviĝi al la judaj kuncivitanoj. Temas pri pastro prelato Marceli Godlewski, kies 150-a naskiĝdatreveno pasis jarkomence kaj jarfine pasos la 70-a datreveno de lia morto. Ĝuste dank’ al pastro prelato Marceli Godlewski i.a. Wanda Zamenhof kaj ŝia filo Ludoviko-Kristoforo Zaleski-Zamenhof evitis sorton de siaj familianoj el la varsovia getto, de miloj da judaj samnacianoj el la varsovia getto. Ĝenerale oni taksas, ke prelato Marceli Godlewski savis inter unu kaj tri mil judojn. En julio 2009 la Instituto Yad Vashem atribuis al li postmorte la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.
Marceli Godlewski estis konsekrita katolika pastro en 1888 post la komenca lernado en Suwałki kaj Sejny (la nordorienta Pollando). Sekve li faris teologiajn studojn en Romo. Dum sia tuta vivo li estis tre aktiva socie aparte orientiĝante al la laborista medio, dinamike kreskanta konforme al la industria evoluo. Lia animzorga laboro en tiu medio kaj soci-temaj prelegoj en la paroĥa salono fruktis en 1905 per Societo de Kristanaj Laboristoj. Ĝia celo estis la kontraŭbatali mizeron kaj helpi al la laborista loĝantaro evolui sur la religia, ekonomia kaj kleriga niveloj. En 1909 pastro Godlewski funkciigis Popolan Domon kadre de kiu aktivis multaj memhelpaj institucioj, kiel ŝparprunta kaso, favorpreza manĝejo, kleriĝejo, kineja salono. Li estis ankaŭ eldonanto kaj redaktoro de periodaĵoj ne nur kun religia karaktero, kiel la semajnrevuo “Familia Kroniko”, socia semajnrevuo “Nia standardo”, semajnrevuo “Pola Laboranto”, monatrevuo “La kistana-socia Revuo”, ĉiutaga “Kuriero por ĉiuj”. Iuj asertas, ke lia laboro havis tiam kontraŭjudan karakteron, ĉar li laboris pri tio, ke poloj sen la perado de judoj aŭ germanoj evoluigu komercon kiel la nacian sektoron.
Ekde 1915 ĝis 1945 dum 30 jaroj prelato Marceli Godlewski estis la paroĥestro en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio. En sia laboro li koncentriĝis pri la paroĥo, en kiu antaŭ la milito vivis ĉirkaŭ du mil judoj-kristanoj i.a. tiom konataj figuroj kiel Ludwik Hirzfeld, profesoro Mieczys?aw Ettinger, Seweryn Majde kaj Jerzy Nisenson. Dum la milito lia paroĥo ektroviĝis kadre de la gettomuroj kaj tuj kun plena engagiĝo prelato Marceli Godlewski engagiĝis por porti helpon al judoj sendepende de ilia kredo. Li estis organizanta infanvartejon, kun pastro princo Antoni Czarnecki manĝejon, kiu liveris ĉiutage ĉ. 100 manĝojn por suferantaj malsaton loĝantoj de la getto. Li estis organizanta la kontrabandadon de nutraĵoj kaj medikamentoj, eldonadon de falsaj dokumentoj, de baptoatestoj. Li helpis kaŝi judajn infanojn en sia privata domo en la apudvarsovia Anin, li helpis en la eskapo el la getto kaj kaŝiĝi kun falsaj dokumentoj ĉe la arja flanko. Sed ja ankaŭ sur la tereno de la paroĥo li kaŝis pli ol centon da judoj kiel Ludvikon Hirszfeld kaj Zamehof-familion helpante poste eskapi al ili el la getto.
Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof jene rememoris la translokiĝon al la paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj el la getto en sia intervjuo por Roman Dobrzyński en la libroforme eldonita rivera interparolo “Zamehof-strato”: “Al la paroĥdomo de la katolika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj ĉe Grzybowski-placo invitis nin loĝi la paroĥestro Marceli Godlewski. La paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj ne estis likvidita, kvankam ŝanĝiĝis ĝiaj paroĥanoj. Ni translokiĝis al iliaj ĉambroj laŭ la invito de la paroĥestro”. Je la demando pri tio ”kiel vi fartis en la paroĥa domo Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof respondis: ”Mi nomis ĝin Oazo de Ĉiuj Sanktuloj. En la getto oni loĝis en teruraj kondiĉoj, la homoj vivis nekredeble interpremitaj. Al Varsovio estis transportataj homamasoj de ekstere, ankaŭ el eksterlando, ĉefe el Germanio. Foje en unu loĝejo vivis kelkdek homoj. Ili povis nur poparte enesti. Dum unuj varmiĝis interne, la aliaj promenis ekstere. Nenio mirinda, ke la paroĥdomo, fakte ĝia ĝardeno, similis al oazo. Ĝenerale en tiu malriĉa kvartalo mankis verdaĵoj. Malmulajn arbojn oni forhakis rapide por hejtado. El la infero, ŝtopita de la svarma homamaso kaj miasmo – oni eniris en la korton plenan de floroj; ĝi similis al la galerioj de la italaj klostroj, kiujn mi memoris de la vojaĝo en la jaro 1935. En la “oazo” kunvenis ofte miaj geamikoj kaj familianoj, loĝantaj en diversaj partoj de la getto”. Kaj jen kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof rememoras la figuron de pastro prelato Godlewski: “Li estis bonstatura viro kun grizaj haroj kaj ronda vizaĝo, de kiu radiis bono. Mirigis min opinioj, kiujn mi poste aŭdis, ke antaŭ la milito li famis pro sia antisemitismo. En la getto li faris ĉion eblan, en la tiamaj cirkonstancoj, por helpi al la homoj. Li zorgis ne nur pri “siaj” loĝantoj, sed laŭeble ankaŭ pri aliaj gettanoj. Multaj homoj vizitadis la paroĥdomon por manĝi teleron da varma supo tiel longe kiel eblis tion fari”.
En julio 1942 pastro Godlewski devis forlasi la varsovian getton. Plimulto de judoj al kiuj li helpis pereis en Treblinka. Tiuj, kiuj transvivis, ĉiam reliefigadis kiom ili ŝuldas al li. Ludwik Hirszfeld skribis en la teksto “Ombre de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj” – “Kiam mi rememoras lian nomon ekregas min emocio. Pasio kaj amo en unu animo. Iam batalema antisemito […] la tutan ardon de sia sacerdota koro (li) dediĉis al judoj”. La 22-an de julio 1942 komenciĝis la granda likvidokampanjo de la getto, dum kiu pli ol 300 mil judojn oni transportis al la gaskameroj de la germana mortotendaro sur la pola teritorio Treblinka. Germanoj en la komencaj tagoj de la likvida kampanjo ordonis al la sacerdotoj forlasi la getton. Pastro prelato Godlewski veturis al Anin, kie li helpis al monakinoj gvidi orfodomon. Ne temis pri tempo pli trankvila ol en la getto. Ofte kontrolvenadis tien germanoj serĉante kaŝantajn sin judojn, tamen ĉiuj judaj infanoj el la orfodomo en Anin transvivis la milion. Pastro prelato Marceli Godlewski mortis en sia apudvarsovia domo en decembro 1945 atinginte 80 jarojn.
Pli frue germanoj terebenigis la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof en “Zamenhof-strato” rememoris lige al la demando kiam mortis Marceli Godlewski: “Dum Kristnasko 1945. Li oficis kiel estro de la paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj de la komenco de la Unua mondmilito ĝis la fino de la Dua. Lia preĝejo estis unuafoje damaĝita de la sama bombado, kiu detruis nian, najbare situantan, domon. Dum la varsovia insurekcio ĝi apartenis al la plej longe defendataj redutoj. La insurgentoj rezistis tie de la 1-a de aŭgusto 1944 ĝis la fino de septembro. Rezulte de tio la plej granda varsovia preĝejo transformiĝis en monton de rubaĵoj”.
El la elsendo 17.04.2015. Legas Barbara