Ludu

Laŭvica fragmento de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas aŭdebla en la 432-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. En la informa parto ni referencas al la drameca situacio en la sudo de Eŭropo pro lavange alvenantaj enmigrantoj kaj la problemo de la homkomerco. La temo el la pola gazetaro traktas la staton de la pola sanservo. En la scienca bulteno ni informas pri la ŝanĝiĝinta en Pollando drinkokulturo. La informoj de la novaĵeldono kaj scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. En la elsendo pri blanka lumturo kantas Kajto, kaj temas pri ilia kanzono el la KD “Duope”.