Ludu

Pastro prelato Marceli Godlewski, kiu i.a. savis Wanda Zamenhof kaj ŝian filon el la varsovia getto estas la heroo de nia felietono el la ciklo konindaj poloj. Komence de la 431a E-elsendo (www.pola-retradio.org) en la kultur­kroniko ni informas pri impona pola ekspozicio en Pekino kaj pri laŭvica ekspozicio de Tamara Łempicka en Italio. Kadre de la E-movada segmento de la vendreda elsendo Paulo Sergio Viana el Brazilo raportas pri vigle renaskiĝ­antaj BEL-Konferencoj. Ni krome informas pri la lasta eldono de la Premio Cigno. Fine de la elsendo Flavio Fonseca memorigas la kanton Jam temp’ está por verdera’ el la kunaŭtora KD prilaborita kun Geraldo Mattos “Simbiozo”. kultur­kronikaj informoj, ankaŭ la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.