Pli ol 400 dosierojn bildig­antajn 3 mil objektojn inkluzive de 1100 mezepokaj manuskriptoj disponigis en la reto la Universitata Biblioteko en Vroclavo. Tio okazis kadre de la programo „Heredaĵo de la regiono kaj Eŭropo”, kiu konsistis en bitigo de la plej valoraj kolekoj. Dank’ al tio eblis rete disponigi la plej valorajn manuskriptojn kaj malnov­presaĵojn, kiuj estas la plej atente gardataj pozicioj. Kvankam principe nedisponigeblaj nun ili estas detale rigardeblaj de ĉiuj.

Inter la plej valoraj troviĝas „Statuta synodalia episcoporum Wratislaviensium” eldonita en 1475 kun la plej malnovaj tekstoj presitaj en la pola lingvo aŭ „Legenda maior de beata Hedwigi” eldonita en 1504, verkoj de Luter, Cervantes kaj Ŝekspiro.   La Universitata Biblioteko en Vroclavo disponigas siajn provizojn pere de la Bita Biblioteko de la Universitato kaj per la portalo „La kultura heredaĵo en la esploroj de la Universitata Biblioteko. Speciala paĝo (www.dk.uni.wrocl.pl) disponigas ĉiujn materialojn bitigitajn kadre de diversaj projektoj.

La Universitata Biblioteko de Vroclavo enhavas ĉirkaŭ 30 procentojn de la konserviĝ­intaj sur la polaj teritorioj mezepokaj manuskriptoj. Ĝi disponas pri la plej granda kolekto de atlasoj el la 16-18-a jarcentoj kaj pri la plej granda en Pollando kolekto de malnov­presaĵoj eldonitaj ĝis 1800. Inter preskaŭ 317 mil malnov­presaĵoj 3200 estas inkunabloj eldonitaj ĝis 1500. Pli grandan kolekton posedas nur la Jagelona Biblioteko en Krakovo.

El la elsendo 06.02.2015. Legas Maciek