Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Per la nunsemajna felietono ni invitas al la loko en la sudokcidenta Pollando dum jarcentoj ligita kun la orminado t.e. la loko Złotoryja kaj la tiea orminejo Aurelia. En la komenco de la 411-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nia kulturkronika informo rilatas al la bitigitaj kolektoj de la Universitata Biblioteko en Vroclavo nun disponigitaj publike. La E-movada informo traktas la bezonojn de la kataluna Biblioteko-Arkivo Petro Nuez. Fine ni proponas renkontiĝon en la leterkesta programero, en kiu i.a. pri literaturaj elsendoj en nia programo ni interparolas kun nia hispana aŭskultanto Suso Moinhos. La kulturkronika informo kaj la felietono estas samtempe legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. Uzu kaj diskonigu ĉi tiun servon unuavice inter lingvolernantoj, krome ankaŭ inter klubaj aŭ grupaj konatoj, kiuj ne havas ankoraŭ kuraĝon paroli Esperanton.
Kara Barbara kaj teamo de Pola Retradio.
Mi gratulas al vi pro la jam pli ol 400 elsendoj, kaj deziras longa daurado. Mi daŭre aŭskultas ĉiujn viajn elsendojn plurfoje, kiuj akompanas min en miaj promenadoj, kaj sporttempo. Aŭskulti viajn voĉojn, jam familiajn por mi, estas kutimo ne forgesebla. Ili multe instruas pri Pollando kaj ties lokoj, pri elstaraj mondaj kaj scienciaj novaĵoj, pri homoj de la movado de tre diversaj fakoj, ktp.
Mi dankas al vi pro via granda laboro kaj gratulas al vi pro la rimarkinda kvalito de viaj elsendoj, kaj ilia alta kaj lingva nivelo.
Elkoran saluton
Karlo
Mi atente aŭskultis la lastan elsendon, en kiun Suso Moinhos sugestis pliajn “trukojn” por atentigi junajn aŭskultantojn. Vere mi ŝatas tradukistinon kiel nian karan Lidia por reteni la plej junajn al ŝia verkaro. Krome mi povis rerilati kun Ĝojo, vjetnama samideanino, kiu freŝe,kaj zorgoplene kunlaboras kun la ERR de Anton, per ŝia azia akĉento. Tio tute reĝojigas min, kiel via promeso pri la daŭrado de la epizodoj de “Quo vadis”. Mi atendas ilin kun senpacienco!
Kore
Petro
Kun plezuro mi auskultis la dirajhojn de la eminenta Moinhos – talentulo en nia moderna literatura kampo. Prave li laudis la elsendon de literaturajhoj per la pola retradio. Ankau al mi plachas auskulti pecojn el Quo vadis lau la esprimoricha legado de Barbara.