Komenco de la jaro estas la periodo de diversspecaj sumigoj. Ili rilatas ankaŭ al la kultura sfero, i.a. al. la vizitfrekfenteco en polaj kulturaj centroj. Rekordan popularecon en 2014 notis la Salminejo en Wieliczka. Vizitis ĝin 1 miliono 290 mil personoj duone el Pollando, duone el eksterlando. Inter la eksterlandaj gastoj el preskaŭ 200 landoj dominis britoj, germanoj, italoj, francoj kaj hispanoj. La minejo funkcias senĉese ekde la mezo de la 13-a jarcento, organizita turisma vizitado komenciĝis tie fine de la 18-a jarcento. Aktuale la turisma itinero de Wieliczka-minejo troviĝanta sur Unesko-listo de la monda Kulturheredajco longas 2 kaj duonan kilometrojn kaj ampleksas 20 kamerojn.

Malpli da gastoj notis la  Kastela Muzeo en Malbork (en la norda Pollando). En 2014 vizitis ĝinĉ. 460 milgastoj el pli ol 80 landoj. Plej multnombre germanoj, sekve rusoj kaj hispanoj. Oni notis krome gastojn el Mongolio, Maŭritiuso, Ĉilio, Saŭda Arabujo, Novzelando. En la lastaj jaroj kreskas la nombro de la eksterlandaj gastoj vizitantaj la Muzeon kaj la kastelon mem. En 2014 ili konsistigis jam unu kvaronon de ĉiuj vizitantoj.

 El la elsendo 09.01.2015. Legas Gabi