Laŭ la lastaj esploroj rezultas, ke hormone aktivaj substancoj aldonataj i.a. al kontraŭŝvitigaj kosmetikaĵoj, medikamentoj, purigaj substancoj de la ĝenerala uzo, pakumoj povas kaŭzi perturbojn de koncentriĝo, malortiĝon de la memorkapablo, movperturbojn, aŭtismon kaj senfekundecon. Usona Epidemiologia Revuo publikigis informojn, ke EDC-substancoj, t.e. kemiaĵoj perturbantaj la hormonprocezojn, troviĝantaj en senŝvitigaj kosmetikaĵoj malaltigas la viran fekundecon je 30 procentoj. Laŭ la raporto de la Nordia Konsilio rezultas, ke la konsekvencoj de la malsalubra efikado de la aplikataj EDC-substancoj en la Eŭropa Unio ligiĝas kun la kostoj egalaj al duona miliardo da eŭroj ĉiujare.
La perturbojn kaŭzas ĉefe hormone aktivaj substancoj, kiuj estas signitaj per la siglo EDC. Inter la plej popularaj troviĝas dioksinoj, pesticidoj, bifenoloj, kiel bisfenolo A. Ili ĝuste kaŭzas misfunkciojn en la produktado kaj metabolo de naturaj hormonoj de la homa organismo. Ili povas influi ankaŭ ilian dislokon, kio grave damaĝas la funkciadon de organo kontrolata de koncerna hormono. Laŭvicaj ekzamenoj el la lastaj jaroj alportas informojn pri la ligo inter EDC-substancoj perturbantaj la hormonprocezojn kaj antaŭdata maturiĝo, pertuboj de koncentriĝo, malfortiĝo de memoro, movfunkciaj deficitoj, aŭtimo kaj senfekundeco. Ŝanĝoj rezultigitaj de kemiaĵoj povas ne tuj aperi, sed nur en laŭvicaj generacioj. Reprezentantoj de la Nordia Konsilio alvokis la Eŭropan Union enkonduki normojn malpermestantajn la uzon de tiuj substancoj por la produktado de kosmetikaĵoj, medikamentoj kaj purigaj substancoj.
Profesoro Andreas Kortenkamp, toksikologo el la londona Brunel-universitato atentigas, ke estas tre malfacile unusignife pruvi la ligojn inter la aplikataj konsmetikaĵoj enhavantaj tiujn ĉi substancojn kaj malsaniĝado, ĉar pro evidentaj kialoj oni ne faras tiajn eksperimentojn ĉe homoj. Alilflanke ekzistas tre konvinkaj pruvoj pri negativa influo de kemiaj substancoj je animalaj ĉeloj. Liaopinie la raporto de la Nordia Konsilio devus esti konsiderita por reguligi normojn ligitajn kun la aplikado de substancoj perturbantaj la hormonprocezojn.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Barbara