Ludu

En 403-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org nian felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Jan Długosz, elstara pola historiisto, diplomato, patro de la pola historiografio kaj heraldiko. La komenca kulturkroniko prezentas informojn pri du el polaj kulturcentroj multnombre vizititaj en 2014 kaj pri bitigo de la eksponaĵoj de la varsovia Nacia Muzeo. E-movade ni informas pri la forpaso de la eksa UEA-prezidanto Kep Enderby. Fine de la elsendo ni invitas al la leterkesta rendevuo. La kulturkronikaj informoj kaj la la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj.