Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Interparolo kun Maciej Jaskot pri la 500-jariĝo de la troviĝanta en polaj kolektoj kuprogravuraĵo de Albert Dürer „Melankolio” kaj okazinta tiuokaze scienca konferenco, la laŭvica fragmento de Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof estas la ĉefprogrameroj de la 400-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. La interparolon akompanas la malnova kanto en la plenumo de la kvarteto „Beltono’, ne senkaŭze. Komencaj informoj rilatas al la Kristnaskaj subtenokampanjoj: por poloj malantaŭ la orienta limo de Pollando kaj por hindaj samaĝuloj de polaj infanoj. Lige kun tio aŭdiĝas laŭvica pola Kristnaska kanto, kiun plenumas la pola ensemblo „Muzilo” – „En Bet Leĥem regas ĝoj’ senfina”. En la scienca bulteno ni informas pri Prix Galien por polaj specialistoj protektantaj la aŭdokapablon. La informoj de la elsendo estas aparte legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj informoj”. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.