Ludu

D-ro Ulrich Lins estas la antaŭ­mikrofona gasto en la 394-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org. Kun li ni interparolas pri la historiaj eventoj de antaŭ 60-jaroj en Montevideo kaj pri la historia dokumentado en la E-komunumo. D-ro Lins estas la kun­redaktoro de la aperinta antaŭ 40 jaroj “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna, enhavanta faktojn kaj­ analizojn pri la Internacia Lingvo. Ĝi i.a. registras faktojn gravajn por la nuna datrevena semajno, en kiu pasis la 60-a datreveno de la starigo de la konsultaj rilatojn inter UEA kaj Unesko kaj en kiu pasos la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto el la 10.12.1954. Al la temo de tiuj datrevenoj kaj la Kampanjo Montevideo 60 ni aludas en la komenco de la programo. Krome rilate temojn pri Pollando ni informas pri du altlernejoj en la rangolisto de “Financial Times” kaj pri interesa malkovro de juna pola sciencisto, kiu eĥis en la pola gazetaro, kaj kiu malkovro estos helpa por teni la aeron pura. Tiuj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭdeblaj en la rubrikoj “Novaĵoj” kaj “Sciencaj Informoj” de nia paĝo. En la rubriko “Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas ekster la elsendo interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, d-ro Ulrich Lins.