Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1485-a E_elsendo el la 27.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa elsendo ni prezentas sonscenojn de red-ro Maciej Jaskot el la semajnfina kongreso de polaj esperantistoj en Bielsko Biała, en la suda Pollando. Liaj antaŭmikrofonaj gastoj estas So Jinsu kaj Ajvi el Koreio kaj Teresa Sibilak el la pola urbo Góra;
• En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la pola fraga sezono 2026 kaj pri la iniciato/konkurso de la Instituto Polonica serĉi spurojn de poloj kaj poleco dum la someraj vojaĝoj tra la mondo;
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al la komenciĝintaj laboroj de polaj arkeologoj en la Nacia Parko Serengeti en Tanzanio;
• En la E-komunuma parto ni adiaŭas la neatendite mortintan – post mallonga malsano – varsovian esperantiston, Jerzy Dryja. En la kunteksto de la vivo de la E-komunumo ni referencas per mallongaj informoj al la UEA-konferenco okazinta la 26-an de julio lige kun la E-Tago. Ni informas pri la anglalingva versio de la libro de Roman Dobrzyński en la traduko de Humphrey Tonkin, kiun ĵus aperigis Brita E-Asocio; La programinformon akompanas la forto de la ĵus aperinta anglalingva versio de „La strato de Esperanto”, kiun publikigis en fb Tim Owen; Ni memorigas pri la Virina Kongreso komenciĝonta jam la 30-an de julio. Ni informas krome pri la raportista ĉeesto kaj laboro de la Pola RetRadio en Esperanto dum la 111-a UK en Graz, Aŭstrio;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






