Stanisław August komencis la regadon per entrepreno de novumaj agadoj por rekonstrui la malnov­iĝintajn ŝtatajn instituciojn, kio ne renkontis aprobon de la nobelaro. Ĝi establis konfederacion en Bar en 1768 kontraŭ la dominan intervenadon de Rusujo en la polajn aferojn kun la celo konservi la ĝistiaman reĝimon. Batalojn flanke de konfederacio partoprenis 100 mil homoj, la perdoj taksitaj de la reĝo egalis al 60 mil. Post ĝia falo al Siberio estis ekzilitaj pli ol 14 mil konfederaci­anoj, la ceteraj estis trude enkorpigitaj en la rusan armeon. La precizan nombron de la polaj viktimoj ne eblas difini. La propagando de najbaraj landoj utiligis la konfederacion kiel unu el la pretekstoj por la 1-a dispartigo de Pollando 1772, sed verdire la decido pri la dispartigo estis alprenita en Petersburgo jam meze de 1771.

La povo de Stanisław August estis signife limigita kaj subigita al la kontrolo de la dispartig­intaj: Rusio, Aŭstrio, Prusio. Ankoraŭ dum la regado de Stanisław August en 1791 estis proklamita de la 4-jara Sejmo la 3-Maja Konstitucio, kiu signis, ke Pollano suriris la vojon de progreso kaj reformoj. La unua en Eŭropo, kaj la dua en la mondo post la usona, Konstitucio forigis la nobelan privilegion “liberum veto” kaj proklamis la heredan dinastion en Pollando. Estis establita nova registaro kun vastaj kompetentoj kaj laŭleĝe okazis egaligo de riĉaj burĝoj kun la nobelaro. Kamparanoj transiris sub la protekton de la ŝtato.

Tamen jam en majo 1792 en interkonsento kun la carino Katrina estis verkita akto de konfederacio de Targowica. Ĝi rekonis, ke  la reformoj de la 4-jara Sejmo  endanĝerigas liberecon. Targowica-perfiduloj alvokis helpon de rusaj trupoj, kiujn poloj komence rebatis. Sed tiam Stanislaw August aliĝis al Targowica-konfederacio. Sekve de tio komenciĝis la 2-a dispartigo. La alianciĝo de la reĝo kun Targowica-ribeluloj  definitive subfosis la reĝan pozicion en la okuloj de la nacio. Defende por la Respubliko eksplodis Kościuszko-insurekcio. Kaŭzis ĝin minaco de laŭvica divido de la lando troviĝanta sub la regado de Targowica-perfiduloj, sed fakte jam sub la rusa okupacio. La lasta batalo de la 7-monata insurekcio okazis defende por Varsovio la 4-an de novembro 1794. Post la supervenko de la insurgenta rezisto laŭ orodono de Suworow dum kelkhora hombuĉado rusoj formurdis 20 mil civilulojn de la dekstra­borda Varsovio. Post dek kelkaj tagoj la insurekcio falis, malliberigitaj estis la gvidantoj de la insurekcio, al la Siberio estis ekzilitaj 12 mil insugentoj. La likviditaj reĝaj kaj privataj bienoj kaj havaĵoj trafis en la manojn de caraj oficistoj.  Post la falo de Kościuszko-insurekcio okazis la 3-a dispartigo. Rusio, Prusio kaj Aŭstrio disdivdis inter si la restintajn polajn teritoriojn.  Pollando malaperis de sur la mapo de Eŭropo por 126-jara periodo. Stanisław August Poniatowski forlasis Varsovion kaj en asisto de rusaj dragonoj direktiĝis al Grodno. Tie li abdikis, sed la carino certigis al li salajron. Post ŝia morto li povis ekloĝi en la Marmora Palaco en Peterburgo. Tie li mortis en 1798 kaj estis entombigita en la tiea preĝejo de sankta Katarina. En 1938 Sovetunio liajn korpo­restaĵojn transdonis al poloj, kiuj metis ĝin en lia naskiĝloko en Wołczyn (postmilite en Belorusio), kie ili troviĝis ĝis 1988. Post tiu jaro denove ili trafis al Pollando. Finfine ili estis entombigitaj en la kripto de la varsovia arki­katedralo de sankta Johano.

Historio ne ŝatas la demandojn “se”. La 250-a datreveno de la kronceremonio de la lasta pola reĝo tamen proksimigu la historion kaj ĵetu en tiu ĉi kunteksto la lumon al la hodiaŭa Pollando.

El la elsendo 28.11.2014. Legas Barbara